Hejmen Tajpi - Klavarilo por Esperantistoj
Instalado de la programo


1. Elŝutu la instalilon kaj alklaku la bildeton de la elŝutita dosiero. Aperos la instalofenestro:

Instalofenestro

2. Alklaku "Next" por komenci la instalon.
3. Akceptu la kondiĉojn de la GPL kaj alklaku "Next".
4. Entajpu la nomon de la dosierujo en kiun Tajpi estu instalita, aŭ lasu ĝin se C:\Program Files\Tajpi plaĉas al vi.
5. Alklaku "Next".
6. Elektu la bildsimbolojn kiuj estu metitaj sur la skribtablon (desktop) aŭ en la rapidlanĉan breton (quick launch bar).
7. Alklaku "Install".

La programo instaliĝos kaj estos preta por uzo. Vi povas komenci Tajpi per elekto de "Launch Tajpi" je la fino de la instalado, aŭ per alklako de la bildsimbolo de Tajpi.



Copyleft 2008- Thomas James Ĝisdatiĝis je 10-jun-2016
tmj2005@gmail.com