Scientologio

alinomata Eklezio de Scientologio, Co$

Via Personeco
Regas Vian Feliĉon.
Kial?
Faru ĉi tiun SENKOSTAN teston pri personeco kaj eksciu.

Ĉu vi iam vidis tian mesaĝon, eble farĉita en vian leterujon aŭ metita sub la glacoviŝilon de via aŭto? Temas pri unu-folia, plur-elekta, 200-demanda ekzameno, kiu similas ege diluitan version de la Minnesota Multiphasic Personality Inventory, kiu mem estas fundamente falsa. Ĝi instrukcias respondi al ĉiu demando per elekto de unu el tri opcioj (jes, ne, eble). Poste ĝi prezentas 200 demandojn, kiel:

  • Ĉu vi manĝas malrapide?
  • Ĉu vi ofte pripensas vian sentaŭgecon?
  • Kiam vi rakontas pri iu amuza evento, ĉu vi povas facile imiti la manierojn aŭ dialekton en la originala evento?

Surbaze de tiaj pintaj demandoj, eblas disvolvi detaloplenan bildon de ies psikologia konsisto, kaj ĝisfunde kontroli ties kripligajn malbonecojn. Oni devas plenigi kaj resendi ĝin al regiona testejo (oportune, la poŝtkosto estas jam pagita). Kaj post kelkaj tagoj, oni ricevas per telefonvoko inviton al loka oficejo por spekti filmeton kaj esplori siajn rezultojn.

Post tiu vidalvida sesio senescepe konkludiĝas, ke la vivo de la varboto estas fuŝita disfalantaĵo, kiu jam de longe fariĝas pli kaj pli malbona. Vi bezonas helpon... multe da helpo, kaj rapide. Sed ne malesperu — la sama grupo kiu poentigis vian ekzamenon tute volontas sidi kun vi kaj ekspliki, kion vi bezonas por solvi viajn problemojn kaj atingi vian plenan vivopovon. Tio estas: aniĝi al la Eklezio de Scientologio.

“Sed kio estas la problemo?” vi pensas. “Eble tiuj uloj ja havas solvojn. Ili certe ŝajnas profesiaj kaj bone organizitaj.” Nu tio veras. Tamen, se vi atendas ke Scientologio ofertu saĝaĵojn de la epokoj, aŭ ŝprucigu kutimajn senlezajn papumaĵojn, vi faras bedaŭrindan eraron.

Fakte, oni disvaste kredas ke la Eklezio de Scientologio estas danĝera kulto. En lastatempaj jaroj, la grupon oficiale baris aŭ obstrukciis diversaj nacioj kiel Germanujo, Francujo, Svisujo, Italujo, Hispanujo, Anglujo kaj Aŭstralio.

Sed ne lasu ke tio konvinku vin. Kiel usona civitano, estas via konstitucia rajto laŭplace cedi vian cerbon al ajna kultaĉo. Tion ni nomas religia libereco. Do se vi emas aniĝi al Scientologio, ja faru tion. Ĉesu legi ĉi tion kaj marŝu rekte al la loka varbejo. Kial vi prokrastas?

strangeco

Kiel ĉiuj konspiro-teoriistoj, scientologiistoj havas ĉiorilatan primondan vidpunkton. Ilia estas unike bizara miksaĵo de kosmologio, metafiziko, kaj pseŭda scienco kiu pretendas ekspliki kaj la historion de la universo kaj la naturon de la senmorta animo. Tamen tia afero estas pli malpli la karakterizaĵo de ajna religio, do tio ne specialigas ilin.

Sed malkiel plej multaj religioj, Scientologio faras tiun spiritan pretendon nur malarde. Ĝi estas suspektinde svaga, kaj adaptebla al la bezonoj de la eventuala scientologiisto. Kiam ili varbas, la eklezianoj prezentas rimarkinde malstriktan sintenon koncerne jam ekzistantajn religiajn kredojn. Scientologio prezentiĝas kiel nura aldonaĵo al onia jama fido, perfekte kongrua kun pli malpli ĉiu religio sur Tero. Do tute ne ĝenas ilin, se oni daŭrigas adori Alahon aŭ Budaon aŭ Jehovon aŭ Kriston.

Tiu elstara ekumenismo estas la oficiala politiko de la Eklezio de Scientologio; oni povas samtempe aparteni al ili kaj esti praktikanta ano de iu ajn el la popularaj religioj de la mondo. Fakte, oni povas esti pli ol nur ano. La fondinto de Scientologio mem asertis ke “homoj de ĉiuj konfesioj estas anoj de Scientologio, inkluzive de multaj pastroj, episkopoj, kaj aliaj konsekritaj eklezianoj de la ĉefaj konfesioj.”

(Almenaŭ, tion ili diras unue. En la realo, oni estos malpermesita partopreni en “iu ajn rito, solenaĵo, praktiko, ekzerco, medito, manĝsistemo, aŭ simila okulta, mistika, religia, naturkuraca, homeopatia, kiropraktika kuraco aŭ iu ajn alia saniga aŭ primensa terapio” sen la klara permeso de tri specifitaj eklezianoj. Sed oni ne ricevas tion ĝis sufice longtempa aneco.)

Plia grava malsamaĵo inter Scientologio kaj aliaj religiaj organizaĵoj estas kiel ili traktas siajn sanktajn tekstojn. Ili konsideras la verkojn kiuj priskribas la kernon de la kredsistemo sekretoj, kaj la organizaĵo dungas batalionon de advokatoj por protekti siajn kopirajtojn super tiu intelekta propraĵo. Do ili ne vere donemas koncerne la respondojn al la grandaj demandoj.

Sed kial ne? Ĉu ne estus avantaĝe malfermi la enhavon de tiuj sanktaj tekstoj, kaj kuraĝigi studentojn de religio skribi paperojn pri la plej granda eltrovo en la historio de la homaro?

la artifiko

Tio kondukas nin al la kerno de la afero. Scientologio ne vere estas religio. Almenaŭ ne precipe. Rubriko en la magazino Time karakterizis la grupon jene:

Scientologio ŝajnigas sin religio sed vere ĝi estas senkompata tutmonda artifiko.

Tio estas ioma misdiro, pro la fuŝimplico ke la du ĉi-lastaj aferoj (religio kaj senkompataj artifikoj) necese diferencas. Kial diri ke Scientologio estas falsa, sed ne la Atestantoj de Jehovo kaj la Mormonoj? Tamen Time pravis ĉi-sence: dum la dogmo de la plimulto da kultoj devenas el ia pretendita dia revelacio, la kernaj kredoj de Scientologio devenis el komerca entrepreno lanĉita de trompema friponulo.

Estis en 1953, post kiam ekŝrumpis la profitoj de lia franĉizo Dianetics, kiam la sciencfikcia aŭtoro L. Ron Hubbard tegis sian artifikon per spiritualismo. Tio estis cinika ruzo, kiu permesis al li havi monopolan regon super sia inventaĵo, kaj ankaŭ malhelpi la registaron imposti kaj reguligi lin.

Hubbard generis por sia eklezio 500.000 paĝojn da teksto, 3.000 registritajn prelegojn, kaj pli ol 100 filmojn. Tiuj verkoj, produkitaj dum jardekoj, konsistigas la sanktan bazon de la Scientologia fido. Devotuloj elspezas multe da mon-donacoj, kiuj estas postulataj por la privilegio ricevi tiujn revelaciojn, kiuj eldoniĝas en sinsekvaj partoj. Anoj devas encerbigi la sanktaĵojn iom post iom, kaj nur sub la superrigardo de aŭtoritata ekleziano.

Funkcias jene: Oni aniĝas al la eklezio, eksekvas la procedojn priskribitajn en Dianetics kaj aliaj enkondukaj kursaĵoj, kaj fine senigas sin je la tielnomata “Reagema Menso.” Tio estas la sinvenka parto de la psiko, kiu ekfunkcias en maloportunaj momentoj, stimulite de traŭmataj memoroj. Tiu senigo sukcesas per interaga procezo nomata “kontrolado,” kiu estas stranga miksaĵo de psikoterapio kaj konfesado. La kontrolato estas devigita rememori kaj rakonti dolorajn kaj embarasajn viveventojn, kaj “kontrolisto” registras ilin en la dosieron de la kontrolato. La dosieron konservas kaj administras la eklezio. Tiel la eklezio kolektas ampleksajn dosierojn, kiuj enhavas detalojn pri la plej hontindaj momentoj de la eklezianoj, tiaj aferoj kiujn iu ajn penegus kaŝi de la publiko. Ekzemple, samseksumado (difinita kiel “deviacia” konduto, kaj taksata kiel korektebla).

Peras en la kontrolada procedo speciala elektronika aparato, ekskluzive fabrikita de la eklezio, por la eklezio. La aparato nomiĝas “elektropsikomezurilo” aŭ E-Mezurilo. La E-Mezurilo mezuras galvanan haŭt-reagon — fluktuoj en elektra rezistanco sur la surfaco de la haŭto — kaj ĝi uziĝas kiel ia kruda mensogdetektilo. (Vera mensogdetektilo mezuras ne nur la rezistancon de la haŭto sed ankaŭ sangopremon kaj rapidon de spirado.) Antaŭ ol li transformis sian komercan entreprenon en religian organizaĵon, Hubbard merkatis la E-Mezurilon kiel aŭtentikan medicinan aparaton. Li asertis ke oni povas uzi ĝin por kuraci diversajn malsanojn, ĝis la Administrantaro pri Manĝaĵo kaj Drogoj ĉesigis lian friponadon en 1963. Nuntempe, ĉiu E-Mezurilo havas la jenan avizon gravuritan sur malgranda ŝildo sur la malsupro:

Per si mem, ĉi tiu mezurilo faras nenion. Ĝi estas por nur Ministroj de la Eklezio en Konfesadoj kaj pastora konsilado. La Elektro-Mezurilo nek science nek medicine kapablas plibonigi la sanon aŭ korpan funkcion de ajna persono kaj celas nur religian uzon fare de studentoj kaj Ministroj de la Eklezio de Scientologio.

Per uzo de la E-Mezurilo, scientologiistoj senigas sin je la Reagema Menso. Tion atinginte, oni estas deklarita “Klara.” Fariĝinte Klara, oni havas la IQ de geniulo, kaj perfektan memoron, idealan korposanon, kaj nekapablon kaŭzi akcidentojn. Tiam oni tentiĝas progresi preter Klara, al la altaj niveloj de la Operaciantaj Tetanoj. Tial, la unua fazo nomiĝas OT I, la dua OT II, kaj tiel plu ĝis OT IX. La spirita vojo nomiĝas “La Ponto al Tuta Libereco.” Je ĉiu paŝo sur La Ponto, oni akiras pli kaj pli potencajn kaj eksterordinarajn donacojn, kiel povon flugi, fariĝi nevidebla, fari astran projekcion, regi materion kaj energion per nur la menso, fari telepation, ESP, ktp.

Alivorte, Operaciantaj Tetanoj kapablas rompi la fizikajn leĝojn de la universo. En ekleziaj terminoj, ili povas fari miraklojn same kiel Jesuo Kristo. Fakte, laŭ Hubbard, Jesuo estis simple ordinara mortulo kiu iel atingis nivelon “iom super Klara.” Do scientologiistoj estas en bona kompanio. (Sed LRH ankaŭ diris ke la Reĝo de Reĝoj estis fikanto de knaboj. Do eble ne tiom bona kompanio.)

Kaj ĉio ĉi haveblas kontraŭ la prezeto de nur $380.000. Jen la taksita kosto de ĉiuj kursaĵoj kaj la multaj horoj da kontroladaj sesioj necesaj por atingi la spiritan nivelon nomatan OT IX. Sed $380k estas malgranda prezo por nevidebleco, ĉu ne?

subpremo

Dum oni prilaboras siajn altnivelajn kursaĵojn, necesas tutfidele sekvi la instrukciojn donitajn de Hubbard, kiom ajn bizaraj aŭ bagatelaj, alikaze oni riskas grandajn punojn, ekzemple ekskomuniko. Plue, oni eĉ ne rajtas diskuti la kursaĵojn kun aliaj anoj. Fari tion riskus la spiritan bonfartadon de ambaŭ diskutantoj. Ankaŭ, estas strikte malpermesate esplori pri la valideco de la sanktaj tekstoj pere de neoficialaj fontoj, kiel libroj neaprobitaj de la eklezio, aŭ interretaj paĝaroj.

Por ke scientologiistoj ne senatente malsekvu tiun ordonon, oni spronas ilin instali filtrilojn sur siajn komputilojn, kiuj enhavas longan liston de vortoj malpermesataj de la eklezia estraro. Krom la nomoj de kritikantoj de la eklezio kaj kontraŭ-scientologiaj retpaĝaroj, ial la listo de 1995 ankaŭ enhavas (kaj supozeble ankoraŭ enhavas) centojn da vortoj, ekzemple:

a-hole, art student, asshole, blow job, bogus, bugger, dicks, fucker, ghost, lunacy, moaned, mother f-ker, mother fucker, motherfucker, murder, quadrillions, Satan, Satanic, screw, screwed, squeal like a pig, trillions, vagina

Trad: pugtruo, artstudento, midzi, falsa, bugri, kacoj, fikanto, fantomo, frenezeco, ĝemo, patrinfikulo, murdi, duiliardo, Satano, diabla, fiki, fikita, hurlu kiel porko, trilionoj, vagino

Se ial ajn scientologiisto rompas tiun regulon kaj ekfaras neaprobitan esploradon pri la historio de la organizaĵo aŭ ĝia fondinto, li estas punita. Se li estas ano de la Organizaĵo pri Maro — homoj kiuj laboras plentempe por la eklezio, dum bilionjaraj dungkontraktoj — eblas asigni lin al la Projekto pri Rekorektado. Al tiuj uloj doniĝas la malfacilaj laboraĉoj.

Se tio ne sukcesas, aŭ se la ano elektas eksiĝi de la grupo, oni iam troviĝas ekskomunikita de la eklezio. Tiam estas kreita formala dokumento, kiu deklaras la eksulon “Subpremulo” — malamiko de Scientologio. Kaj laŭ papero skribita de Hubbard en Oktobro 1967, Subpremulo estu konsiderata “Ĉasaĵo”. Tion li difinis jene:

Estu senigita je propraĵo aŭ dolorigita per ajna rimedo de ajna scientologiisto sen ajna puno por la scientologiisto. Estu trompita, procesita, almensogita aŭ detruita.

La sekvan jaron, Hubbard decidis ke la termino Ĉasaĵo sonas tro minaca, do li baris ĝin de korespondado kaj dokumentoj. Sed li ne baris la metodojn, kiujn ĝi reprezentis. Fakte, dum kortuma juĝado en 1984, la eklezio ja defendis la praktikadon de Ĉasado, kaj diris ke ĝi estas “kerna praktiko de Scientologio” kiu estas protektata de la konstitucio kiel “religia esprimo.”

traktado de kritikantoj

Sed Ĉasado ne aplikiĝas al nur la anoj; la Eklezio de Scientologio havas longan dokumentitan historion de molestado de eksteraj kritikantoj, pere de klaĉ-kampanjoj, fizikaj minacoj kaj perforta procesado. Pro historiaj kialoj, Scientologio estas longtempa malamiko de:

Ankaŭ, tra la jaroj la Co$ ofte kondutis plene malamike al registaraj institucioj, anoj de la amaskomunikilo, kaj ĉiaspecaj skeptikuloj. En unu proceso, apelacia kortumo rimarkigis ke la eklezio eĉ atakas juĝistojn:

Deklaroj fare de eksaj anoj de la Eklezio, Gerald Armstrong kaj Vicki Aznaran, rivelis la praktikojn kaj politikon de la Eklezio. Tio inkludis la doktrinon “Ĉasado“ kaj procesajn praktikojn, kiuj celas “bastonobati la kontraŭulojn ĝis kapitulacio,” kaj ankaŭ atakojn kontraŭ juĝistoj kiuj malpermesas tian agadon. La deklaro fare de advokato kiu iam antaŭe reprezentis la Eklezion (Joseph A. Yanny), menciis, en proceso kontraŭ li fare de la Eklezio, aferojn koncerne la doktrinon. Tio inkludis kopiojn de dokumentoj kiuj demonstras ke “la Kulto, laŭ sia skribita politiko, uzos iujn ajn rimedojn laŭleĝajn aŭ kontraŭleĝajn por malhelpi kaj frustri la ĵugan procedon kontraŭ si, kaj laŭvole kaj konscie misuzos la juĝan procedon por atakti perceptitajn malamikojn.”

Do se oni publike kontraŭstaras Co$, aŭ eĉ nur sidas sur la benko en proceso kontraŭ ili, oni riskas saman sorton de pasintaj kritikantoj de Scientologio. Eble la pneŭoj de via aŭto estos haktranĉitaj. Amikoj eble informos vin ke iu enketis pri viaj fiagoj. Anonimaj broŝuroj eble aperos en ĉiuj leterujoj en via najbaraĵo, kiuj akuzas vin pri kaŝita naziismo, aŭ eĉ pederastio.

Post kiam la milionulo Bob Minton komencis financi tiujn kiuj rivelas la sekretojn de Scientologio, lia vivo tre malfaciliĝis. Kiam broŝuroj ekaperis en lia najbaraĵo, oni ekdiris ke li batas sian edzinon kaj estas ano de la KKK. La eklezio negis kulpon pri tiu klaĉokampanjo, sed poste sendis protestulojn al lia domo. Kaj en intervjuo kun Dateline, Scientologia oficialulo Mike Rinder faris similajn fi-klaĉojn:

RINDER: Mi ne scias, kio motivas tiun ulon, mi ne scias. Sed aliflanke, se demandi al mi, ĉu mi scias kio motivis Timothy McVeigh bombi konstruaĵon — lia opinio estas ke tiuj en la konstruaĵo perfidis la rajtojn de usonaj civitanoj — mi ne scias kial li faris tion. Mi... Mi ne scias ĉu oni povus scii —
ĴURNALISTO: Nun vi ĵus komparis Bob Minton al Timothy McVeigh.
RINDER: Ne, motivon. Mi celas, kio estas la motivo de homo kiu faras tion? Mi ne scias. Mi ne scias, kiel antaŭscii kiam iu faros tion.
ĴURNALISTO: Bone, sed vi tutintence komparis Bob Minton al Timothy McVeigh.
RINDER: Bone.
RAKONTANTO: Minton diras ke li ne havas planojn pafi aŭ bombi iun. Sed eĉ devi respondi al tia sugesto estas signo pri tio, kiel tute ŝanĝiĝis lia kvieta vivo, de kiam li decidis alfronti Scientologion.

vi ne dirus tion pri la judoj

Ilia plene plejŝatata taktiko estas ŝajnigi kritikantojn “religiaj bigotoj”. Ili diras, kiam iu aŭdacas nomi Scientologion “kulto” aŭ moki ĝian ridindan ideologion, ke tiu homo aŭtomate kontraŭas la rajtojn de la eklezio, skribitajn en la Unua Amendo.

Tial, scientologiistoj ŝajne postulas ke ĉiuj religioj havu egalan respekton de la ĝenerala publiko. Tio montriĝas en ilia plejŝatata taktiko en debatoj: etikedumi la kontraŭulon ekvivalento de antisemito. Tio estas, defii la kontraŭulon pravigi sian pozicion kvazaŭ ĝi temus pri Judismo anstataŭ Scientologio. Tiu mensotrompo estas rimarkinde efika — parte pro tio ke mense sana homo evitas eĉ la fantomon de antisemitismo, sed ankaŭ pro tio ke la plimulto havas nur svagan nocion pri la parametroj de religia libereco.

Ilia implica argumento estas ke trakti Scientologion iel ajn malsame ol establitaj fidoj (ekz. Kristanismo, Budaismo, Hinduismo, Islamo) estas per si mem maljusta diskriminacio. Tio estas absoluta bovfeko. La registaro devas agi senpartie koncerne onian amatan mitologion, sed tio tute ne signifas ke ankaŭ iu ajn alia devas. Nenie en la Konstitucio estas skribite, ke estas kontraŭleĝe moki aŭ priridi ies stultajn religiajn kredojn.

En Usono, oni havas nenegeblan rajton de religia libereco — tio signifas, ke oni rajtas laŭplaĉe aniĝi al iu ajn spirita fido, kiom ajn estas ridinda ĝia teologio aŭ koruptebla ĝia estraro. Ankaŭ vi estas libera deklari vin ateisto, aŭ eĉ krei novan religion. Tiun fundamentan rajton protektas la Unua Amendo, ĉar la Patro-Fondintoj bone sciis la sangoplenan historion de religia persekutado en la kolonioj (kaj ankaŭ Patrin-Anglujo).

Anoj de la Eklezio de Scientolgio ŝajne malsukcesas kompreni ke tiuj aliaj religiaj grupoj akiris siajn reputaciojn kiel pli malpli senlezaj organizaĵoj per jarcentoj da bonagoj. Aliflanke, Scientologio anstataŭe montris sin paranoja institucio, obsediĝinta pri subpremo de kritiko kaj establo de tutmonda hegemonio.

Por ripeti: la Eklezio de Scientologio certe rajtas prediki kaj kunhavigi sian frenezan teologion al ĉiuj. Plue, se iu emas doni sin al la kulto, li certas rajtas fari tion. Sed neniu usonano — eĉ ne unu — devas doni al ili eĉ la plej etan respekton. Kaj se ili ne ŝatas, kiel la publiko perceptas ilin, eble ili ĉesu ĉiam agi kiel tiom ofendiĝemaj aĉuloj.

famula forto

Do, se Scientologio estas tiom klare stulta trompaĉo, kial iu ajn kredas je ĝi? Bona demando.

Unu kialo probable estas famuloj. L. Ron Hubbard dekretis ke la eklezio establu institucion (nomatan “Ofico pri Famuloj”) por allogi famajn sportulojn, aktorojn, registarajn estrojn, kaj komercistojn de ĉiuj industrioj. Eklezkia komunikaĵo de Aŭgusto 1974 definis ĝin jene:

La preciza celo de la Ofico pri Famuloj estas:

HELPI LRH VENDI KAJ LIVERI ALTKVALITAJN DIANETIKAĴOJN KAJ SCIENTOLOGION AL FAMULOJ KAJ TIEL KONVERTI LA SUPERULARON DE LA TERO AL SCIENTOLOGIO.

“FAMULOJ” estas difinita en Bazordono 7 US de LHR kiel:

“AJNA HOMO GRAVA SIAFAKE, AŬ OPINIO-GVIDANTO, AŬ LIAJ KUNULOJ, KOMERCAJ ASOCIANOJ, FAMILIO AŬ AMIKOJ KUN SPECIALA ATENTO AL LA ARTOJ, SPORTOJ, REGUMADO KAJ REGISTARO.”

Tiuj potencaj kaj/aŭ prestiĝaj eklezianoj havas specialan statuson, kaj tial traktiĝas kun la plej alta respekto. La strategio certe sukcesas; Scientologio jam allogis plurajn famulojn. Atestoj fare de estimataj aktoroj ofte generas bonan bildon pri la kulto en la amaskomunikilo, kio helpas ilin en la varbado.

Apartenas al Scientologio

  • Kirstie Alley
  • Anne Archer
  • Karen Black
  • Nancy Cartwright
  • Chick Corea
  • Tom Cruise
  • Jenna Elfman
  • Isaac Hayes
  • Beck Hansen
  • Jason Lee
  • Juliette Lewis
  • Danny Masterson
  • Lisa Marie Presley
  • Priscilla Presley
  • Kelly Preston
  • Leah Remini
  • Giovanni Ribisi
  • Mimi Rogers
  • John Travolta
  • Greta Van Susteren

Eksiĝis de Scientologio

  • William S. Burroughs
  • Emilio Estevez
  • Leif Garrett ?
  • Gloria Gaynor
  • Nicole Kidman
  • Charles Manson
  • Ricky Martin
  • Demi Moore
  • Brad Pitt
  • Christopher Reeve
  • J.D. Salinger
  • Jerry Seinfeld ?
  • Oliver Stone
  • Sharon Stone
  • Patrick Swayze

Oni teoriumis ke la 18-monatan edzecon de Lisa Marie Presley kaj Michael Jackson aranĝis aŭ subtenis la Eklezio de Scientologio, en espero varbi la Reĝon de Popmuziko. Se tio veras, ili evidente malsukcesis. Eble Presley ne estis la plej bona elekto.

Ironie, la patro de Lisa Marie fariĝis malamanto de Scientologio. Laŭ longtempa akompanulo:

Iun tagon, en Los-Anĝeleso, ni eniris la Limuzinon kaj veturis al la Oficejo de Scientologio ĉe Sunset, kaj Elvis eniris kaj parolis kun ili. Ni atendis en la aŭto, sed ŝajne ili komencis krei ĉiajn dokumentojn kaj alispecajn sensencaĵojn por li. Elvis eliris kaj diris “Fi al tiuj uloj! Nepre neniam mi aniĝos al tiu grupaĉo. Ili volas nur mian monon.”

Kompreneble, kaj lia eksa edzino kaj ilia filino fariĝis anoj de la kulto. En septembro 2002, Priscilla lamentis ke Elvis ne aniĝis: “Mi deziras, ke li estu koninta la veran Scientologion, antaŭ sia morto.” Ŝi aldonis ke tio povintus “multe helpi Elvis” koncerne lian drogproblemon. Nu eble jes, eble ne.

la estonteco

La Eklezio de Scientologio ne eldonas specifajn aŭ fidindajn informojn pri sia anokvanto, nur falsitajn taksaĵojn. Do kvankam ili emas pretendi ke estas 8 milionoj da scientologiistoj sur Tero, tiu nombro inkludas iun ajn kiu iam ajn faris ian ajn kurson pri Scientologio aŭ abonis al unu el iliaj magazinoj.

Laŭ eksteraj taksoj, ŝajnas ke la eklezio ŝrumpas en populareco. Hodiaŭ verŝajne estas nur ĉirkaŭ 100.000 praktikantaj scientologiistoj en la tuta mondo. Sed tio ne signifas ke ili baldaŭ malaperos.

Jes, ilia kultestro jam mortis kaj ili havas reputacion pli malbonan ol Heaven's Gate. Sed ili estas bonfinancataj kaj intencas penadi eterne. Eble necesos pluraj jardekoj, sed finfine Scientologio troviĝos en la normala monda religiaro.

Ĉu vi ne kredas tion? Konsideru la Scientistojn de la Eklezio de Kristo. Iliaj kredoj estas pli malpli same bizaraj kiel tiuj de Scientologio, kaj ilia fondinto same freneza. Sed neniu eĉ palpebrumas kiam la Kristanaj Scientistoj menciiĝas en konversacio. Estas same kun la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj. Ili ŝajnas banalaj strangetuloj, malgraŭ sia nepre ridinda teologio.

Alfrontu la fakton. Scientologio estas ĉi tie por ĉiam. Kaj dudek aŭ tridek jarojn post nun, neniu konsideros ilin iel ajn pli strangaj ol la Luteranismanoj.


templinio

2 jan 1957 La Enlanda Impostoservo sendevigas la kalifornian filion de la Eklezio de Scientologio pagi impostojn.
29 okt 1962 L. Ron Hubbard sendas internan komunikaĵon por ekspliki la novan planon por sia organizaĵo:
Koncerne la oficojn de Londono kaj la Komunumo de Nacioj, ili baldaŭ transiros al Eklezia statuso kiam la Fonda Eklezio de Vaŝingtono estos plene imposto-sendevigita, kaj akcioj de HASI Ltd. kaj HCO Ltd. konvertiĝos en egale valorajn ekleziajn biletojn. Scientologio 1970 estas nun planata surbaze de religia organizaĵo tra la mondo. Tio neniel interrompos la ĉiutagajn aferojn de iu ajn organizaĵo. Estas afero por nur kontistoj kaj advokatoj.
6 dec 1966 Al L. Ron Hubbard estas donita U.S. Patento 3,290,589 por sia “Aparato por Mezuro kaj Indiko de Ŝanĝiĝoj en la Rezistanco de Homa Korpo” — kion li kutime nomas la Elektropsikomezurilo.
1967 L. Ron Hubbard dekretas pri “Ĉasado”:
Estu senigita je propraĵo aŭ dolorigita per ajna rimideo de ajna scientologiisto sen ajna puno por la scientologiisto. Estu trompita, procesita, almensogita aŭ detruita.
18 jul 1967 La Enlanda Impostoservo redevigas Scientologion pagi impostojn.
dec 1969 Magazino Queen publikigas rubrikon fare de Paulette Cooper kiu kritikas Scientologion. “La Tragedi-Farso de Scientologio” poste fariĝas libro, kaj eldoniĝas la sekvan jaron sub la titolo La Skandalo de Scientologio. Ili respondas per minaca kampanjo de firuzoj kontraŭ la aŭtoro. Ili eĉ provas enkarcerigi ŝin pere de falsitaj akuzoj pri terorismo kontraŭ la eklezio.
1975 Scientologio starigas filion en Klarakvo, Florido.
8 jul 1977 La FBI serĉas la Eklezion de Scientologio en Los-Anĝeleso kaj Vaŝingtono, kaj forprenas 48.149 dokumentojn.
1983 Oficialuloj serĉas la ĉefoficejon de Scientologio en Toronto.
6 maj 1991 La ĉefa rubriko en magazino Time estas: “Scientologio: La Kreskanta Kulto de Monavido kaj Potenco.” La eklezio respondas per procesego kiu daŭradas jarojn.
13 okt 1993 La Enlanda Impostoservo denove sendevigas Scientologion pagi impostojn.
11 jan 1995 Advokanto kiu reprezentas Scientologion sendas mesaĝon rmgroup por forviŝi la Usenet-grupon alt.religion.scientology en malsukcesa provo detrui tiun grupon.
5 dec 1995 Lisa McPherson, longtempa scientologiisto, estas deklarita mortinta ĉe Hospitalo New Port Richey proksime de Klarakvo, Florido.
19 may 1996 Nekonatuloj lanĉas sepmonatan kampanjon de spamado kontraŭ la Usenet-grupo alt.religion.scientology per teksto kopiita de la retpaĝaro de la Eklezio de Scientologio.
16 jul 1996 La proceso fare de Scientologio kontraŭ Time estas nuligita de la juĝisto.
23 okt 1996 Advokatoj kiuj reprezentas la Eklezion de Scientologio aĉetas havaĵojn de la Reto pri Kult-Konscio, antaŭa kritikanto de Co$.
8 mar 2002 La Eklezio de Scientologio ordonas ke Google elprenu Operation Clambake de sia datumbazo, sub minaco de DMCA. Google kviete sekvas la ordonon, sed re-listigas la paĝaron baldaŭ post kiam Daily Rotten raportas pri tio.
26 mar 2003 La Eklezio de Scientologio en Britujo malsukcesas defii plendon al la Aŭtoritato pri Reklamado ke unu el iliaj reklamoj estas falsa kaj trompa. La titolo estas “Scientologio: aplikata religia filozofio. 250.000 homoj savitaj de drogoj.” La Aŭtoritato konkludas ke Co$ povas pruvi nek ke la 250.000 'savitoj' estis jamaj drog-dependiĝintoj, nek ke la procedo efektive kuracis ilin.


Kompreneble ĉi tiun paĝon ne produktis la Eklezio de Scientologio Internacia aŭ iu ajn filio, parencaj organizaĵoj, kredantoj aŭ simpatiuloj.

“Scientologiisto” estas kolektiva termino, kiu rilatas al anoj de la filiaj eklezioj kaj misioj de Scientologio. La terminoj “Scientologio” kaj “Dianetiko” estas registritaj markoj posedataj de Religious Technology Center (RTC), en Los-Anĝeleso, Kalifornio, Usono.

Por detaloplena listo de la kopirajtoj, registritaj markoj, kaj aliaj leĝ-aferoj koncerne la nomojn kaj simbolojn uzatajn de la organizaĵoj kolektive konataj kiel “Scientologio” kaj “Dianetiko,” vidu Trademark Section en la oficiala retpaĝaro de Scientologio. (Ne, ni ne donos ligilon. Vi mem povas trovi ĝin.)